Manifestoj kaj deklaracioj
[
|
|
|
|
|
]
Teralingvo
Terolingvo (Terralingua) estas internacia organizaĵo kiu laboras por savado de la lingva diverseco de la mondo, kaj esplorado pri ligoj inter kultura kaj biologia diverseco.
Jen mallonga resumo de la Terolingvaj celoj:
A. Terolingvo agnoskas
1-e, ke la diverseco de lingvoj kaj de iliaj variaj formoj estas nemalhavebla parto de la kultura diverseco de la mondo;
2-e, ke kultura kaj biologia diverseco ne nur ligitas sed ankaŭ ofte ne disigeblas; kaj
3-e, ke, same kiel biologiaj specioj, multaj lingvoj kaj iliaj variaj formoj tra la mondo nun alfrontas formortiĝan krizon, kiu tre eble montriĝos esti signife ampleksa.
B. Terolingvo deklaras
4-e, ke ĉiu ajn lingvo, kune kun siaj variaj formoj, apriore valoras kaj do konservindas kaj daŭrigindas, senrigarde al sia politika, demografia aŭ lingvistika statuso;
5-e, ke la rajto de elekto de la lingvo uzata kaj la rajto de la decido, por kio oni ĝin uzas, estas baza homa rajto proprasence apartenanta al la membroj de la parolkomunumo nun uzanta la koncernan lingvon, aŭ kies prauloj tradicie uzadis ĝin; kaj
6-e, ke tiaj decidoj de uzo estu farataj libervole kaj en etoso de toleremo kaj reciproka respekto koncerne la kulturan malegalecon -- tia kondiĉo necesas por pliiĝanta reciproka kompreno inter la popoloj de la mondo kaj estas agnosko de nia komuna homaraneco.
C. Tial Terolingvo starigas jenajn celojn:
7-e, la helpadon je la konservado kaj daŭrigo de la tramonda lingva diverseco kun ĉiuj ĝiaj variaj formoj (lingvoj, dialektoj, piĝinaĵoj, kreolaĵoj, lingvoj de signoj, lingvoj ritare uzataj ktp) per scienca esplorado, programoj de publika edukado, kaj komunuma subteno.
8-e, la lernadon de lingvoj kaj de la scioj enhavataj en ili pri la komunumoj de parolantoj mem, la instigadon de kunlaboro de komunumaj lingvaj aŭ kulturaj grupoj kun sciencaj aŭ profesiaj organizaĵoj interesitaj pri la konservo de kultura kaj biologia diverseco, kaj la subtenon al la parolantaroj pri ilia rajto de lingva memdetermino.
9-e, la aperigon de ligoj inter kultura kaj biologia diverseco per estigo de prilaboraj interrilatoj kun sciencaj aŭ profesiaj organizaĵoj kaj unuopuloj interesitaj pri la konservo de kultura diverseco (kiel ekzemple lingvistoj, instruistoj, antropologoj, etnologoj, kulturaj laborantoj, indiĝenaj advokatoj, kulturaj geografoj, sociologoj ktp) aŭ pri la konservo de biologia diverseco (kiel ekzemple biologoj, botanikistoj, ekologoj, zoologoj, fizikaj geografoj, etnobiologoj, etnoekologoj, natursavemuloj, primediaj advokatoj, administrantoj de mediaj rimedoj ktp), do la antaŭenigadon de la kuna konservo kaj daŭrigo de kultura kaj biologia diverseco.
10-e, la kunlaboradon kun ĉiuj taŭgaj instancoj (publikaj kaj privataj) je ĉiuj niveloj (loka ĝis internacia) por atingi la suprajn celojn.
Legu pli ĉe la hejmpaĝo de Terolingvo.