Lingva Prismo
Lingva Prismo

Paĝaro por kaj pri lingvoj

KUNLABORO!

Svahila Lingvo

[ Ĝeneralaĵoj | Historio | Politika stato | Homoj | Svahila poezio | Kelkaj utilaj svahilaj esprimoj | Sondosieroj ]

Politika stato

Kvankam 50.000.000 homoj parolas la svahilan, estas nur 2.000.000 denaskaj parolantoj, plejparte laŭ la orientafrika marbordo. Migrado de bantuoj suden kaj komercaj vojoj al Centr-Afrika Respubliko helpis disvastigi la lingvon. La svahila estas konata kiel lingua franca inter parolantoj de aliaj afrikaj lingvoj. Ĝi estas tre urba lingvo uzata en urbocentroj, dum la kamparanoj parolas en siaj afrikaj dialektoj kaj uzas la svahilan nur por interkomuniki kun eksteruloj.

Tanzanio establis la svahilan kiel oficialan kaj Kenjo kiel nacian lingvon. Precipe en Tanzanio la svahila pli kaj pli anstataŭigas la anglan kiel la unua lingvo. Proksimume 95% de la loĝantaro estas la svahilparolantoj, 93,4% estas dulingvaj. La svahila estas uzata en lernejoj, kelkaj universitatoj, registaraj oficejoj kaj en tribunaloj. En Kenjo la svahila ne estas tiel vaste parolata kiel en Tanzanio. En Kenjo ĝi ĝuas fakte egalan rangon kun la angla kaj estas devigate instruata en la bazlernejoj.

La svahila estas vaste uzata ankaŭ en Ugando kaj en la orienta parto de Kongo. Ugando jam tre fojon proklamis la svahilan kiel nacian lingvon, sed estas multaj obstakloj. La graveco de la svahila tre dependas de tio, kiu politika partieto tiutempe regas la landon. Kvankam la rango de la svahila inter la majoritataj kristanaj bantuaj etnolingvaj grupoj de suda kaj okcidenta Ugando neniam estis tre alta, ĝi estis grava lingua franca en la nordaj regionoj de la lando kaj la lingvo uzata de la militistaro kaj la polico. Ekzistas registaraj planoj por igi la svahilan iĝu deviga fako en lernejoj.

En Burundo kaj Ruando la svahila estas parolata en urbegoj, kie ekzistas multe da interetnaj komunumoj, sed ĝi ne povas esti konsiderata kiel vaste uzata lingvo. Vidu en Ĝeneralaĵoj, en kiuj aliaj afrikaj landoj oni parolas la svahilan (ĉefe kiel duan lingvon).



Lingva Prismo estas subtenata de Esperantic Studies Foundation, Nordia Kultura Fondaĵo kaj Eŭropa Junulara Fondaĵo.
Nordia Kultur-Fondaĵo Eŭropa Junulara Fondaĵo HESSELBOM BERLIN GMBH Esperantic Studies Foundation Esperanto@Interreto