Lingva Prismo
Lingva Prismo

Paĝaro por kaj pri lingvoj

KUNLABORO!

Svahila Lingvo

[ Ĝeneralaĵoj | Historio | Politika stato | Homoj | Svahila poezio | Kelkaj utilaj svahilaj esprimoj | Sondosieroj ]

Kie? — En orienta kaj centra Afriko: laŭ la orientafrika marbordo (denaskaj parolantoj), Tanzanio, Kenjo, Ugando, Ruando, Burundo, Kongo, kaj kelkaj nedenaskaj parolantoj en Norda Malavio, Norda Mozambiko, Norda Zambio, Somalio, Omano, Sud-Afriko kaj sur la apudbordaj insuloj Zanzibaro, Pembo, kaj Lamuo.

Lingva familio. — La svahila estas bantua lingvo kiu apartenas al la Niĝer-Kongaj lingvoj. Inter la centoj da malsamaj bantuaj lingvoj, la svahila estas la plej konata.

Kiom? — Proksimume 50.000.000 homoj, sed nur ĉirkaŭ 2.000.000 denaskaj parolantoj. La svahila estas plejparte parolata kiel dua lingvo aŭ lingua franca de denaskaj parolantoj de aliaj afrikaj lingvoj.

Ĉu vi scias?

  • La radiostacioj Voice of America, BBC, Radio Deutsche Welle (Germanio), Moskva Internacia Radio kaj Japana Internacia Radio havas programojn en la svahila.
  • Pli ol 40 institucioj en Usono ofertas kursojn pri la svahila.
  • La kanto de Michael Jackson “Liberian Girl” (Liberia junulino) havas svahilan tekston kaj
  • La Disney-filmo “The Lion King” (La Leona Reĝo) havas svahilajn vortojn inkluzive de la nomoj de la roluloj kiel Simba (leono) aŭ Rafiki (amiko).


Lingva Prismo estas subtenata de Esperantic Studies Foundation, Nordia Kultura Fondaĵo kaj Eŭropa Junulara Fondaĵo.
Nordia Kultur-Fondaĵo Eŭropa Junulara Fondaĵo HESSELBOM BERLIN GMBH Esperantic Studies Foundation Esperanto@Interreto