|
Pola lingvo
[
|
|
|
]
|
Kie? — En Pollando. Parolata ankaŭ en Aŭstralio, Aŭstrio, Azerbajĝano, Belarusio, Kanado, Ĉeĥio, Estonio, Finnlando, Germanio, Hungario, Israelo, Kazaĥio, Latvio, Litovio, Rumanio, Rusio, Slovakio, Ukrainio kaj Usono.
|
|
Lingva familio
— La pola estas hind-eŭropa lingvo. Ĝi estas lingvo slava kaj apartenas al la okcidenta slava subgrupo, kiu inkluzivas ankaŭ lingvojn kiel la ĉeĥan, slovakan, kaŝuban (parolata en norda Pollando), sorban (Saksonio kaj Brandenburgo, Germanio) kaj polaban (ne plu ekzistas). |
|
Kiom? — Ĉ. 43 milionoj da homoj entute. 36,5 mln. en Pollando, 2,5 mln. en Usono, 1 mln. en Ukrainio, ĉ. 200 mil en Germanio, po 100 mil en Kanado kaj Israelo, 50 mil en Ĉeĥio kaj 40 mil en Aŭstralio.
|
|