|
La mapudunguna
[
|
|
|
|
]
|
Kie? — ĉefe en Ĉilio, sed ankaŭ en Argentino.
|
|
Lingva familio
— La mapudunguna apartenas al la araŭkanaj lingvoj, al kiuj krome apartenas nur la huliĉa. |
|
Kiom?
— Entute estas proksimume 440.000 homoj, kiuj parolas la mapudungunan lingvon, 400.000 en Ĉilio kaj 40.000 en Argentino. Proksimume duono el ili regule uzas la lingvon.
|
|
Ĉu vi scias?
- Pana estas mapudunguna vorto signifanta hepato. Same kiel por multaj aliaj primitivaj naturpopoloj la hepato por la mapuĉoj estas la plej grava homkorpa organo kaj havas similan valoron, kian ekzemple la koro havas en aliaj kulturoj.
- Proksimume 95 % de la estroj (nomitaj maĉi) – kaj tial tre estimataj personoj – estas virinoj. Ili samtempe estas spiritaj gvidantinoj kaj kuracistinoj.
|
|