Lingva Prismo
Lingva Prismo

Paĝaro por kaj pri lingvoj

KUNLABORO!

Litova Lingvo

[ Ĝeneralaĵoj | Historio | Politika stato | Sondosieroj ]

Politika stato

La litova estis parolata en Litovio dum jarcentoj, sed nur en la jaro 1918 ĝi sukcesis iĝi oficiala lingvo de la Litova Respubliko, tiam establita. Antaŭ la sendependiĝo la oficialajn funkciojn plenumis komence la latva kaj la belarusa, poste la pola kaj fine la rusa lingvo. br>
La unua litova respubliko ekzistis ĝis la jaro 1940, kiam ĝi estis devigita proklami sin parto de Soveta Respublikaro. En la sama momento komenciĝis rusiga politiko, kaj severa soveta cenzurado instaliĝis ĉe la litova gazetaro. Dum tiuj cenzuradoj multaj litovaj libroj neniiĝis. Komenciĝis senprokasta deviga instruado de la rusa en la mezlernejoj. Multaj rusaj vortoj eniris la lingvon, ĉefe nomoj de bolŝevikaj realaĵoj. Kelkaj dekmil homoj estis deportitaj al Siberio.

Post mallonga tempo, en 1941 la landon invadis germania armeo. Komence multaj litovoj rigardis la germanojn kiel siajn savantojn, sed tre rapide evidentiĝis, ke nur unu subpremado ŝanĝis la alian. Dum la germana okupado preskaŭ ĉiuj litovaj judoj estis ekstermitaj.

Post la foriro de la germanoj multaj litovoj esperis, ke ilia lando finfine akiros sian sendependecon, sed Sovetunio denove okupis Litovion kaj denove rekomenciĝis la subpremado. La litovaj gerilanoj proksimume ok jarojn batalis kontraŭ la sovetoj ĝis la malvenko. Dum la militoj kaj okupadoj Litovio perdis trionon de sia loĝantaro. Homoj el oriento ekloĝis en la landon, sed ne ĉiuj respektis la lokajn kulturon kaj lingvon. Multaj litovoj suferis masivan stalinisman represadon per deportado al Siberio kaj Kazaĥio en koncentrejojn. La rusa lingvo prenis la lokon de la litova en la mastrumado kaj en la regado de la lando., Estis ŝanĝitaj ankaŭ kelkaj geografiaj nomoj. La uzado de la litova draste malgrandiĝis kaj Litovio iĝis dulingva nacio.

Litovio proklamis sian sendependecon en la jaro 1990, kaj nun la sola oficiala lingvo en ĉiuj sferoj estas la litova. Litovio aliĝis al Eŭropa Unio en la jaro 2004.



Lingva Prismo estas subtenata de Esperantic Studies Foundation, Nordia Kultura Fondaĵo kaj Eŭropa Junulara Fondaĵo.
Nordia Kultur-Fondaĵo Eŭropa Junulara Fondaĵo HESSELBOM BERLIN GMBH Esperantic Studies Foundation Esperanto@Interreto