Lingva Prismo
Lingva Prismo

Paĝaro por kaj pri lingvoj

KUNLABORO!

Litova Lingvo

[ Ĝeneralaĵoj | Historio | Politika stato | Sondosieroj ]

Kie? — En Litovio. La lingvo estas parolata ankaŭ en Pollando, Usono, Argentino, Brazilio, Kanado, Britio, Rusio, Belarusio, Kazaĥio kaj Urugvajo.

Lingva familio — La litova (kun la latva) apartenas al la orient-balta branĉo de la hind-eŭropaj lingvoj. Ekzistas multaj dialektoj, sed la du ĉefaj estas la aŭkŝajta (aŭ alt-litova) kaj la ŝamaita (konata ankaŭ kiel zemaita, zamaĉaj aŭ sub-litova). Aliaj dialektoj estas subdialektoj de ĉi tiuj du. La parolantoj de la du dialektoj ne havas problemojn pri interkompreniĝo.

Kiom? — Ĉirkaŭ 3,5 mln. homoj parolas la litovan kiel la unuan lingvon. Ĉirkaŭ 3 milionoj el ili loĝas en Litovio (98% de la landa loĝantaro), dum aliaj 500 mil — eksterlande. En Usono estas ĉ. 300 mil litov-parolantoj, en Pollando 70 mil, en Rusio 67 mil, en Brazilio 40 mil, en Argentino 35 mil, en Kanado 14 mil, en Britio 12 mil kaj po dek mil en Kazaĥio kaj Belarusio.



Lingva Prismo estas subtenata de Esperantic Studies Foundation, Nordia Kultura Fondaĵo kaj Eŭropa Junulara Fondaĵo.
Nordia Kultur-Fondaĵo Eŭropa Junulara Fondaĵo HESSELBOM BERLIN GMBH Esperantic Studies Foundation Esperanto@Interreto