Lingva Prismo
Lingva Prismo

Paĝaro por kaj pri lingvoj

KUNLABORO!

La Jakuta

[ Ĝeneralaĵoj | Historio | Politika Stato | Popolo | Skribsistemo | Lingvo ]

Kie? — En la Rusa Federacio. Precipe en nordokcidenta Siberio; en la aŭtonoma respubliko Saĥa (Jakutio), same kiel en la regionoj de Amuro, Magadano kaj Saĥalino, en la aŭtonomaj distriktoj Evenkio kaj Tajmiro kaj en aliaj regionoj de la norda kaj malproksim-orienta Rusa Federacio.

Lingva Familio — La jakuta apartenas al la nord-tjurka grupo de la tjurkaj lingvoj. Iuj lingvistoj konsideras la tjurkajn lingvojn parto de la altaja lingva familio. Sed la ekzisto de tiu lingva familio estas polemike diskutata inter lingvistoj. Aliaj tjurkaj lingvoj estas la turka (la plej parolata tjurka lingvo), la azerbajĝana, la kazaĥa kaj la uzbeka.

Kiom? — Ĉiuj kune estas proksimume 363.000 parolantoj en la Rusa Federacio.

Ĉu vi scias? En la jakuta lingvo ekzistas speciala vorto por kamelo, malkiel en la aliaj indiĝenaj siberiaj lingvoj, kiuj uzas la rusan vorton verbljud‘. Tio signifas, ke la prauloj de la jakutoj konis tiun beston, kaj indikas pli sudajn radikojn de la lingvo.



Lingva Prismo estas subtenata de Esperantic Studies Foundation, Nordia Kultura Fondaĵo kaj Eŭropa Junulara Fondaĵo.
Nordia Kultur-Fondaĵo Eŭropa Junulara Fondaĵo HESSELBOM BERLIN GMBH Esperantic Studies Foundation Esperanto@Interreto