Lingva Prismo
Lingva Prismo

Paĝaro por kaj pri lingvoj

KUNLABORO!

Inuitaj lingvoj

[ Ĝeneralaĵoj | Popolo | Politika stato | Karakterizaĵoj de la inuitaj lingvoj | Skribsistemo ]

Kie?La inuktituta:
Orienta kanada inuktituta: Orienta Kanado.
Groenlanda inuktituta: Groenlando, Danio,
Okcidenta kanada inuktituta: Okcidenta Kanado.
La inupiaka:
Nordalaskan inupiaka: (Norton Sounds kaj Point Hope, Alasko en Kanadon, ankaŭ parolata en Kanado.
Nordokcidenta alaska inupiaka: Alasko, Kobuk rivero, Noatak rivero, Seward duoninsulo kaj la Bering markolo.

Lingva familio — La inuktituta kaj inupiaka estas la lingvoj de la inuitoj kaj apartenas al la inuita-eleŭta lingva familio.

Kiom?Orienta kanada inuktituta: 14.000 parolantoj el 17.500.
Groenlanda inuktituta: 40.000 parolantoj el 47.000. 7.000 parolantoj en Danio.
Okcidenta kanada inuktituta: 4.000 el parolantaro de 7.500.
Norda alaska inupiaka: 3.500 el etna parolantaro de 8.000. Vigla inter la maljunularo.
Nordokcidenta alaska inupiaka: 4.000 el parolantaro de 8.000, plejparte parolas de la maljunularo.

Ĉu vi scias? ...ke la inuitoj tradicie havis neniujn vortojn kiel salutonkiel vi fartas. Por saluti ili simple manpremis aŭ ridetis. Salutoj kiel la inuktituta vorto asujutilli uzata de kanadaj inuitoj nur fondiĝis lastatempe.



Lingva Prismo estas subtenata de Esperantic Studies Foundation, Nordia Kultura Fondaĵo kaj Eŭropa Junulara Fondaĵo.
Nordia Kultur-Fondaĵo Eŭropa Junulara Fondaĵo HESSELBOM BERLIN GMBH Esperantic Studies Foundation Esperanto@Interreto