Lingva Prismo
Lingva Prismo

Paĝaro por kaj pri lingvoj

KUNLABORO!

Germana

[ Ĝeneralaĵoj | Historio | Politika stato | La platgermana | Germanaj dialektoj | Ekzemploj de germanaj dialektaj esprimoj | Sondosieroj ]

Kie? — En Germanio kaj Aŭstrio. Ankaŭ parolata en proksimume 40 aliaj landoj inkluzive de Argentino, Belgio, Bosnio kaj Hercogovino, Brazilo, Ĉeĥio, Danio, Francio, Hungario, Italio, Kanado, Kazaĥio, Liĥtenŝtejno, Luksemburgio, Paragvajo, Pollando, Rumanio, Slovakio, Svisio, Usono.

Lingva familio — La germana estas, kiel la angla, lingvo de la okcident-ĝermana branĉo de la hindeŭropaj lingvoj.

Kiom? — Proksimume 130.000.000, inkluzive proksimume 30.000.000 nedenaskaj parolantoj. La germana estas la oficiala lingvo en Germanio, Aŭstrio, Belgio (regione), Danio (regione), Italio (regione), Liĥenŝtejno, Luksemburgio kaj Svisio.

Laŭ landoj: proksimume 75.000.000 en Germanio, 7.500.000 en Aŭstrio, 4.500.000 en Svisio, 1.500.000 en Francio, 1.500.000 en Brazilo, 500.000 en Pollando, po 400.000 en kaj Argentino kaj Kanado, 250.000 en Hungario, 250.000 en Kazaĥio, 225.000 en Italio, po 150.000 en Belgio, Paragvajo kaj Rumanio, 50.000 en Ĉeĥio, 32.000 en Liĥtenŝtejno, 23.000 en Danio, 9.000 en Luksemburgio.



Lingva Prismo estas subtenata de Esperantic Studies Foundation, Nordia Kultura Fondaĵo kaj Eŭropa Junulara Fondaĵo.
Nordia Kultur-Fondaĵo Eŭropa Junulara Fondaĵo HESSELBOM BERLIN GMBH Esperantic Studies Foundation Esperanto@Interreto