La plejmulto de mezeŭropaj registaroj antaŭ la Dua Mondmilito kontraŭis Esperanton, ĉar ili vidis ĝin kiel internacian komunikilon por la malriĉa klaso kaj do kiel minacon al la reganta elito.
En Germanio, Esperantaj organizoj estis malpermesitaj en la mezaj 1930-aj jaroj ĉar Adolf Hitlero konsideris la lingvon ilo por unuigi la judan diasporon. Multaj parolantoj de Esperanto estis aŭ malkuraĝigitaj aŭ simple murditaj.
Ankaŭ la japana registaro malkuraĝigis, persekutadis kaj kelkfoje ekzekutis la parolantojn de Esperanto antaŭ kaj dum la Dua Mondmilito.
En komunisma Ĉinio la oficiala instruado de Esperanto kaj la uzado por oficialaj celoj estis tolerataj, dum privataj instruado kaj uzado ne estis akceptitaj. Dum la kultura revolucio, oni povus esti enprizonigita pro tio.
Paroli Esperanton estis apenaŭ tolerata aŭ eĉ persekutata en Hispanio sub Franco, en Portugalio sub Salazar kaj en Rumanio sub Ceausescu.
En 1954 Esperanto estis agnoskita de UNESKO kaj ekde tiam, UNESKO kaj UEA (Universala Esperanto-Asocio), la Internacia Esperanto-Organizo, laboras kune. En 1985 la Ĝenerala Konferenco de UNESKO alvokis siajn membrajn ŝtatojn, ke ili disvastigu kaj instruu Esperanton en lernejoj kaj uzu en internaciaj aferoj. |