|
|
Esperanto estas regula kaj relative facile lernebla kaj en ĝia skribita kaj parolata formo. Ĝia vortprovizo venas de okcidentaj eŭropaj lingvoj, plejparte de latinidaj kaj ĝermanaj, sed ankaŭ iom de la slavaj. La literumada sistemo estas regula kaj fonetika. Unu sono rilatas al unu litero. Ankaŭ la gramatiko estas regula. Post kiam oni lernas la dekses regulojn kune kun iom da scio pri la vortprovizo, oni povas konstrui gramatike korektajn frazojn en Esperanto. Sciante la bazajn radikajn vortojn de Esperanto, kiuj unue estis nur 1.000 kaj kiuj kreskis dum la jaroj (nun en kelkaj Esperanto-vortaroj ekzistas 15.000-20.000), oni havos plenan vortprovizon de centmiloj da vortoj kiuj ebligas ke oni kadrigas iun ajn homan nuancon de esprimo.
|