Lingva Prismo
Lingva Prismo

Paĝaro por kaj pri lingvoj

KUNLABORO!

Esperanto

[ Ĝeneralaĵoj | Lingvo | Vortkonstruado en Esperanto | Historio | Politika stato | Nuntempe | Literaturo en Esperanto | Literaturaj Ekzemploj | Sondosieroj ]

Literaturo en Esperanto

Dum la jaroj de ĝia ekzisto, konsiderinda kvanto da libroj skribitaj originale en Esperanto estis eldonitaj kaj ankaŭ tradukitaj al multaj lingvoj. Oni povas trovi ĉiajn ĝenrojn, de poemoj ĝis romanoj, pri multaj diversaj temoj. Ekde la fondinto de Esperanto, Zamenhof mem, estis kaj ankoraŭ estas multaj aŭtoroj ĉirkaŭ la mondo verkantaj originale en Esperanto.

Literaturo ludis esencan unuigan rolon por la Esperanto-komunumo. Unu el ĝiaj ĉiamaj celoj estis krei egalecon inter aliaj lingvoj en la literatura fako kaj doni al ĉiuj la ŝancon eldoni siajn verkojn, montrante la kvalitojn de sia nacio, sed ankaŭ komprenante la identecon de aliaj popoloj.

Kaj literaturo en Esperanto signifas eĉ pli. Eble pro ĝia literaturo estas centmiloj da parolantoj de Esperanto ĉirkaŭ la mondo. Kaj eble ĉi tiu literaturo ankaŭ distingas Esperanton de aliaj planlingvoj. Ĉar estas miloj da verkistoj, kiuj kreis kaj ankoraŭ kreas poemojn kaj romanojn en Esperanto, kaj centmiloj kiuj legis kaj ankoraŭ legas iliajn librojn en la originala lingvo, do ĉio tia igas Esperanton vere vivanta lingvo kun vivanta kulturo, apartenanta ne nur al unu grupo aŭ lando, sed al ĉiuj ĉie en la mondo, kiuj studis Esperanton, senkonsidere pri iliaj nacieco, religio aŭ socia stato.



Lingva Prismo estas subtenata de Esperantic Studies Foundation, Nordia Kultura Fondaĵo kaj Eŭropa Junulara Fondaĵo.
Nordia Kultur-Fondaĵo Eŭropa Junulara Fondaĵo HESSELBOM BERLIN GMBH Esperantic Studies Foundation Esperanto@Interreto