Lingva Prismo
Lingva Prismo

Paĝaro por kaj pri lingvoj

KUNLABORO!

Esperanto

[ Ĝeneralaĵoj | Lingvo | Vortkonstruado en Esperanto | Historio | Politika stato | Nuntempe | Literaturo en Esperanto | Literaturaj Ekzemploj | Sondosieroj ]

Historio

Esperanto estis iniciatita en la fino de la 19a jarcento de L.L. Zamenhof, juda okulisto kaj filologo. Zamenhof, kies denaska lingvo estis la rusa, sed kiu parolis flue ankaŭ la polan kaj la germanan, naskiĝis en Pollando en 1859. Tiutempe, Pollando estis parto de la Rusia imperio kaj en la urbeto de Bialystok, lia hejmurbo, loĝis kvar grandaj etnaj grupoj : poloj, rusoj, germanoj, kaj jidparolantaj judoj. Inter ĉi tiuj grupoj okazadis multaj konfliktoj, kaj Zamenhof, tre malfeliĉigita de siaj infanaj spertoj, opiniis ke la kialo por la malamo inter la diversaj naciecoj estis la manko de komuna lingvo. Tial li ekcelis krei komune kompreneblan lingvon kiel ilon por internacia komunikado por ĉiuj homoj kaj por akceli internacian interkompreniĝon.

Zamenhof lernante ankaŭ la francan, la anglan, la latinan, la hebrean kaj la grekan, de nun provis konstrui internacian lingvon. Kiam li studis la anglan, li eltrovis ke la verbaj konjugacioj ne estas nenecesaj. Ĉi tiu internacia lingvo devas havi tre simplan gramatikon. Sed alia problemo estis krei la vortprovizan bazon. Tio ŝajnis terure malfacila, ĝis kiam li vidis la surskribojn ŝvejcarskaja (pordistejo – loko de la pordisto) kaj konditorskaja (sukeraĵejo – loko de dolĉaĵoj), kaj pensante pri la finaĵo skaja, li subite ekkomprenis ke finaĵoj estas la solvo de lia problemo ĉar ili povas konsinderinde tre malpligrandigi la vortprovizon.

La vortprovizo de Esperanto estis elektita por esti rekonebla por homoj tutmonde. 75% de la vortprovizo estas bazita sur la latina aŭ latinidoj, ĉar multaj lingvoj tra la tuta mondo havas vortojn de latina origino, kiel ekzemple la vorton radio. Do ĉi tiuj vortoj estas facile kompreneblaj de homoj de diversaj denaskaj lingvoj. 20% de la ceteraj 25% de la vortprovizo estas ĝermana (germana kaj angla), kaj la cetero venas de slavaj lingvoj (kiel la rusa kaj la pola) kaj de la greka (plejparte sciencaj terminoj).

En 1887 Zamenhof eldonis D-ro Esperanto. Lingvo internacia. Antaŭparolo kaj plena lernolibro, la unuan enkondukon al Esperanto. Komence Esperanto (D-ro Esperanto) estis nur la nomo de la aŭtoro mem, sed poste iĝis la nomo de la lingvo. En kelkaj postaj jaroj la libreto estis eldonita en la germana, la franca, la angla kaj la pola kaj en la sekvaj jaroj Esperanto ekdisvastiĝis tra la mondo.

La unua internacia kongreso de Esperanto estis en 1905 en Boulogne-sur-Mer en Francio. En la ferma prelego de la kongreso Zamenhof fordonis ĉiujn el siaj rajtoj al la lingvo, ĉar li kredis ke la lingvo devas evolui per la parolantoj kaj subtenantoj kaj ne nur per la volo de ĝia iniciatinto.



Lingva Prismo estas subtenata de Esperantic Studies Foundation, Nordia Kultura Fondaĵo kaj Eŭropa Junulara Fondaĵo.
Nordia Kultur-Fondaĵo Eŭropa Junulara Fondaĵo HESSELBOM BERLIN GMBH Esperantic Studies Foundation Esperanto@Interreto