Lingva Prismo
Lingva Prismo

Paĝaro por kaj pri lingvoj

KUNLABORO!

Esperanto

[ Ĝeneralaĵoj | Lingvo | Vortkonstruado en Esperanto | Historio | Politika stato | Nuntempe | Literaturo en Esperanto | Literaturaj Ekzemploj | Sondosieroj ]

Kie? — Tra la tuta mondo. Ĝi ne apartenas al iu ajn lando aŭ etna grupo. Multaj homoj en diversaj landoj parolas Esperanton. Ĝi estas speciale uzata en centra kaj orienta Eŭropo kaj en Ĉinio kaj aliaj landoj de orienta Azio, kaj en Sudameriko kaj sudokcidenta Azio.

Lingva familio — Esperanto estas planlingvo kaj tial ne apartenas al iu ajn lingva familio.

Kiom ? — Malfacilas diri kiom da homoj en la mondo parolas Esperanton. La Ethnologue diras ke ekzistas 2.000.000 parolantoj ĉirkaŭ la planedo kaj 200 ĝis 2000 estas denaskaj parolantoj. Ĉi tiuj denaskaj parolantoj plejparte estas gefiloj de gepatroj kiuj parolas Esperanton hejme, ofte ĉar ili venas de du malsamaj landoj kaj Esperanto estas ilia komuniklingvo. Ĉiuj el ĉi tiuj infanoj havas duan lingvon krom Esperanto.



Lingva Prismo estas subtenata de Esperantic Studies Foundation, Nordia Kultura Fondaĵo kaj Eŭropa Junulara Fondaĵo.
Nordia Kultur-Fondaĵo Eŭropa Junulara Fondaĵo HESSELBOM BERLIN GMBH Esperantic Studies Foundation Esperanto@Interreto