|
Strukturo
— La ĉerokia alfabeto estas silabaro de 85 signoj. Do, ĉiu signo en vorto
reprezentas unu silabon; la sola sendependa litero estas "s.". Ĝi havas 6
vokalojn kaj 78 kombinojn de konsonanto kaj vokalo kiuj plejparte finiĝas
per vokalo. La vokalo estas a, e, i, o, u, kaj v. Tiu ĉi lasta ne ekzistas en
Esperanto sed estas prononcita iom kiel la anglalingva u en "nut", sed
nazigita. La ĉerokia silabaro uzas la anglalingvajn konsonantojn d, g, h, k,
l, m, n, q, s, kaj w, sed en ĝi la konsonantoj b, f, p, r, t, v, x kaj
z ne ekzistas.
|