Lingva Prismo
Lingva Prismo

Paĝaro por kaj pri lingvoj

KUNLABORO!

Berberaj lingvoj

[ Ĝeneralaĵoj | Popolo | Historio | Hodiaŭ | Politika stato | Sondosieroj | La tifinaga ]

La tifinaga

La tifinaga estas la alfabeto de la tuaregoj. Oni supozas, ke ĝi devenas de la antikva berbera skribsistemo. Berberaj lingvoj kiel ekzemple la tamazigta aŭ la tamaŝeka povas esti skribata per la tifinaga. Ĉefe virinoj uzas la alfabeton por personaj notoj, amleteroj kaj dekoraciaj celoj. Por publikaj aferoj oni uzas la araban alfabeton. Tradicie la virinoj instruis la tifinagan al la infanoj skribante la literojn sur sablon.

En februaro 2003 la reĝa instituto por la kulturo de la amazigtoj en Maroko proklamis, ke la tamazigta oficiale skribiĝos per la tifinaga. En septembro 2003 ekestis instruado de la tifinaga en la marokaj bazlernejoj.



Lingva Prismo estas subtenata de Esperantic Studies Foundation, Nordia Kultura Fondaĵo kaj Eŭropa Junulara Fondaĵo.
Nordia Kultur-Fondaĵo Eŭropa Junulara Fondaĵo HESSELBOM BERLIN GMBH Esperantic Studies Foundation Esperanto@Interreto