Lingva Prismo
Lingva Prismo

Paĝaro por kaj pri lingvoj

KUNLABORO!

Berberaj lingvoj

[ Ĝeneralaĵoj | Popolo | Historio | Hodiaŭ | Politika stato | Sondosieroj | La tifinaga ]

Politika stato


La berberaj lingvoj estas parolataj plejparte en tiuj landoj, kie la araba estas la oficiala lingvo. Malgraŭ ke ilia etno estas aparta, estas neniu disiĝa movado . Anstataŭe, berberoj aktivas por respektigi siajn lingvon kaj identecon kaj por ĉesigi diskriminacion.

Tio, ke en 2002 la tamazigtan oni agnoskis kiel la duan oficialan lingvon de la lando en Alĝerio, estas rezulto de demonstracioj, kiuj provokis violentajn konfliktojn kun la alĝeria sekurigistaro, kaj de minaco de elekt-bojkoto . Sed per ĝi por multaj berberoj la lukto ne finiĝis. Ili postulas, ke la tamazigta atingu la saman rangon en Alĝerio kiel la araba lingvo. Kvankam en la jaro 2003 la registaro de Alĝerio decidis integri la tamazigtan en la nacian lernejan sistemon, tamen la berberoj daŭrigas la lukton por la egaleco de la tamazigta kaj la araba. En februaro 2004 berberaj aktivuloj minacis bojkoti la aprilajn prezident-elektojn por devigi la registaron konsenti kun iliaj postuloj.

Tiu evoluado pensigas la reĝon kaj la registaron de la najbara Maroko. Por eviti similajn enentojn en la lando, kie same vivas multaj berberoj, la reĝo Hassan II jam en 1991 anoncis, ke li volas permesi la instruadon de la tamazigta en la marokaj lernejoj, sed li neniam plenumis sian promeson. La reĝa instituto por la amazigta kulturo fondiĝis fakte nur kiam lia filo, Mohammed VI heredis la tronon. Poste en la jaro 2003 la reĝo permesis la instruadon de la tamazigta en 317 bazlernejoj de la lando. Laŭplane en la venontaj jaroj instruado de la tamazigta instaliĝos iom post iom ankaŭ en la mezgradaj lernejoj kaj en la universitatoj.



Lingva Prismo estas subtenata de Esperantic Studies Foundation, Nordia Kultura Fondaĵo kaj Eŭropa Junulara Fondaĵo.
Nordia Kultur-Fondaĵo Eŭropa Junulara Fondaĵo HESSELBOM BERLIN GMBH Esperantic Studies Foundation Esperanto@Interreto