Lingva Prismo celas al montrado de la bunteco kaj diverseco de la lingvoj de la mondo. La paĝaro volas kontribui al gardado de tiu kultura riĉaĵo de la homaro, kaj amuzi vin malkovrante ĝin. La paĝaro prepariĝis de laborgrupo de Esperanto@Interreto kun forta subteno de Eŭropa Junulara Fondaĵo (pri Eŭropa parto), Nordia Kultura Fondaĵo (speciala atento pri nordia regiono), La Administrejo pri Junularaj aferoj de la sveda ŝtato (speciala atento pri la baltmara regiono) kaj Esperantic Studies Foundation (speciala atento pri interlingvistiko kaj tutmondaj aferoj). Kunordigas la projekton la entrepreno Hesselbom Berlin.