|
Paĝaro por kaj pri lingvoj KUNLABORO! |
|
|
|
Interlingvismo[ Enkonduko | Kriterioj | Strategioj | Doni poentojn | Rezulto ] EnkondukoEn tiu ĉi parto vi povas legi pri interlingvismo kaj kvin principoj kaj kvin strategioj rilate al ĝi. Poste vi povas doni poentojn al la diversaj strategioj kaj vidi kion aliaj uzantoj de la paĝaro opinias pri ili. Kio estas interlingvismo?En la mondo ekzistas multaj multaj lingvoj, parolataj de diversaj nacioj kaj popoloj. El pluraj vidpunktoj ne ĉiuj (naciaj) lingvoj estas praktike samvaloraj hodiaŭ. Ekzemple multaj devas (foje kontraŭ sia volo) lerni fremdan lingvon por povi akiri laboron aŭ studi, kaj ĉe Unuiĝintaj Nacioj ne ĉiuj delegitoj povas paroli sian gepatran lingvon. En "interlingvisma" mondo ekzistas: lingva diverseco (multaj malsamaj lingvoj), lingva egaleco (neniu nacia lingvo estas pli grava ol alia nacia lingvo), lingva integriĝo (diversaj lingvoj funkcias kune kaj egalrajte), lingva efikeco (ĉiuj povas komuniki kun ĉiuj) kaj lingva stabileco (sistemo kiu ebligas daŭran funkciadon laŭ la unuaj kvar principoj). Ĉu interlingvismo estas dezirinda, ĉu realigebla?Espereble estas memklara afero ke "interlingvisma" mondo estus preferata de la plejmulto de la homaro. Sed certe la plejmulto ankaŭ opinias ke tia mondo ne estas realigebla. Plej malfacile estus verŝajne samtempe atingi lingvan egalecon kaj lingvan efikecon. Se oni pensas ke efikeco multe pli gravas ol egaleco, oni verŝajne ne kontraŭas ke unu el la naciaj lingvoj fariĝos la "mondlingvo", sed se oni ankaŭ pensas ke la egaleco tre gravas tiam ne estus bona solvo elekti unu lingvon kiu apartenas al unu aŭ kelkaj popoloj. Ni, kiuj kreis tiun ĉi paĝaron, pensas ke unu ne-nacia, internacia kaj neŭtrala lingvo estus bona solvo por atingi "interlingvisman" mondon. Tiu lingvo povus estis Esperanto aŭ iu alia lingvo kun samaj trajtoj kaj ideoj. Kion vi pensas?Gravas ke ni pli kaj pli diskutu pri interlingvismo ĉar la mondo fariĝas pli kaj pli "malgranda" (multaj homoj povas vojaĝi tra la mondo kaj per Interreto la distancoj preskaŭ tute malaperas). Ni esperas ke vi volas esprimi kion vi pensas pri interlingvismo kaj kiel la homaro povus atingi ĝin estontece! Por faciligi tion al vi, ni kreis tabelon en kiu vi povas doni poentojn por kvin interlingvismaj strategioj rilate al kvin kriterioj. Pli da informojRilate al la temo "interlingvismo" ni rekomendas la artikolon La interlingvisma defio de Mark Fettes kaj Jonathan Pool de Esperantic Studies Foundation. |
||||||
|
Lingva Prismo estas subtenata de Esperantic Studies Foundation, Nordia Kultura Fondaĵo kaj Eŭropa Junulara Fondaĵo.
|
|||||||